Kara kolombiaj Esperantistoj:
Malkiel anoncite antaue rilate nian 12an Kolombian Kongreson de Esperanto en Perejro ci-jare, anstatau okazigi gin en Oktobro, ni okazigos gin la unuan longan semajnfinon de Novembro, tio estas la 4an, 5an kaj 6an de Novembro, cxe la altprestiga Universitato
UTP (UNIVERSIDAD TECNOLOGICA DE PEREIRA=Perejra Teknologia Universitato).
Tre afable kaj bonvenige la UTPaj Universitatestroj konsentis gastigi nian Kongreson cxe si kaj ankau pozitive kunlabori cele al ties sukcesigo per informaj prelegoj pri nia lingvo kaj al sia studentaro kaj la gxenerala Perejra publiko plurfoje antaw nia Granda Renkontigxo.
Car ilia interesigxo pri Esperanto estas tiel granda kaj forta, ni cxiuj ekde jam komencu kunigi niajn fortojn por plenumi la esperojn de la Perejranoj, cxe kiuj ni sendube trovos ege fekundan grundon por nia lingvo.
Ni nepre kaptu kaj profitu cxi-tiun belegan okazon por nia landa Movado: Ju pli da Kongresanoj cxeestos, des pli konvinkaj ni estos.
Do, ek al la zorga finpretigado de nia 12a Kongreso!
Samideane via,
Luis Jorge Santos-Morales
Prezidanto de KEL
(Kolombia Esperanto-Ligo)